128154 |
Esperanto parolata
Saluton al cxiuj, kiuj volas praktiki la internacian lingvon Esperanto. Mi estas "Jan Pospisil", kaj jxuste nun mi revenis el Meksikurbo, kie mi restis dum 10 tagoj. Tie estis preskau 30 gradoj de Celsius kaj hejme en Prago estis post mia reveno nur 3 gradoj. Do mi sentis tioman malvarmon! - vi povas imagi. Se vi legis gxis tiu cxi linio, vi estas suficxe bona praktikanto de Esperanto. Vi simple trovos mian nomon en la interreto, se vi kutimas sercxi, ekzepmple per la guglo. Mi gxojatendas vian e-posxtan kontakton, kiam vi trovos min. Ni ja devas ne rompi cxi tieajn regulojn (la rekta publikigo de mia e-kontakto ja estus rompo de la reguloj). Kial mia nomo cxi tie estas "Johahahano"? Simple pro tio, ke "Johano" jam estis okupita. Do mi intermetis "hahaha" - la interjekcion de ridado. Kial? Mi estas skolto, kaj "skolto estas gaja". Tial. Gxis la!
|
Language pair: Esperanto; Esperanto
|
|
|